saluton karaj,
jam estas eldonita kaj preta por disdonado la pag'indikilo. Mi ankorau' ne povas montri g'in rete, tial mi klarigas la karakterizojn :
A)
Fono : flavkolora
Ilustro sub la teksto : simboloj de reciklado, triangulecaj kaj blankkoloraj
Informo pri la librejo per modernismaj literoj (grandaj en blanko kaj etaj en nigro)
Supra ekstremo : bunta librokolumno ene de reciklo-simbolo
B)
Fono : same flava
Ilustro suba : blanka konturo de du steloj
Informoj, de supre malsupren : la vorto ESPERANTO, retejo www.esperanto-ct.org (verde), kvazau'afis'o kun la teksto "Els esperanto-parlants defensem la riquesa lingüística mundial i proposem l'esperanto com a forma de comunicació entre gent i pobles de parla diferent, sobre una base de respecte i igualtat" (blanka fono, nigraj literoj), desegno : mano montranta terglobon, frazo : un altre món és possible, verda steleto konturita de blanko, frazo : alia mondo eblas.
Mi pretas donaci ekzempleron al c'iu petanto. Se iu homo au' grupo deziras ioman kvanton ni devos interkonsenti pri la kondic'oj.
amike,
Karles.