Entrar
¿Usuario nuevo? Regístrate
esperpentu · dissendlist' por distre diskuti, ridigil' kun reagaj ridindoj, amuzuj' per amika alidiro
? ¿Ya estás suscrito? Entrar en Yahoo!

Consejos de Yahoo! Grupos

¿Sabías que...?
Puedes añadir enlaces en tu web relacionados con tu grupo.

Mensajes

  Mensajes Ayuda
Avanzado
[nia_listo] Propono de manifesto   Lista de mensajes  
Responder | Reenviar Mensaje #340 de 940 |
Karaj,
Surbaze de diversaj plendoj, nelaste de Pau Climent el Marina Baixa, oni
antauxvidas lancxi la cxi-suban manifeston post kelkaj tagoj. Temas pri
malneto ankoraux modifebla. Cxu vi havas amend-proponojn?
La diskuto estas lancxita sur la "oficiala" kataluna listo, sed ja estas
homoj membrantaj nur cxi tie.
Kore,
Hektor


La subskribintoj

rimarkas, ke

- Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Hispana Esperanto-Federacio uzadas
nur la hispanlingvan nomon "Alicante" kaj ties esperantigon "Alikanto"
por aludi al la urbo gastigonta siajn kongresojn julie, respektive
auxguste;

- ke ili uzadas ekskluzive hispanajn formojn por nomoj de aliaj urboj,
vilagxoj, stratoj, bankoj, ktp. de la kongreslando;

atentigas, ke

- la Valencia Komunumo estas oficiale dulingva, en kiu la valencia
lingvo estas
1) parolata de plimulto de la logxantaro;
2) multaspekte en minoritata situacio pro malhelpoj, cxikanoj kaj
malpermesoj de la diversaj regantaroj preskaux seninterrompe dum la
lastaj tri jarcentoj;

- kaj konkrete en la kongresurbo
1) la valencia estas historie la cxefa lingvo;
2) la oficiala nomo estas kaj la valencia Alacant kaj la hispana Alicante;

substrekas, ke

la Esperanto-movado subtenas kaj favoras la lingvan diversecon, laux la
Manifesto
de Prago;

konsideras, ke

la esperanto-movado, kiel lingva movado kontrauxanta cxiajn lingvajn
perfortojn kaj favoranta la lingvajn demokration kaj diversecon, devas
decide subteni la plej malfavoratajn kaj malfortajn homgrupojn kaj
sekve lingvojn;

memorigas, ke

simila situacio okazis ankaux dum la preparlaboroj de la Universala
Kongreso en Valencio en 1993, kio vekis diversajn protestojn;

kaj aparte plej bedauxras,

ke la esperanto-movado sidas antaux simila problemo dek jarojn poste,
sen alpreno de progresemaj starpunktoj, sed simple akceptas la legxon
de la plej forta, ecx en lingvaj aferoj, kie la esperantistoj estas
lauxdire pri sentemaj kaj avangardaj;

kaj pro tio petas, ke

- la loknomoj uzataj en la diversaj informiloj kaj revuoj estu la
originalaj kaj oficialaj, nome Alacant, València k.s.; okaze de
esperantigo de loknomo, gxi estu el la originala, nome Alakanto k.s.,
almenaux dum la esperant-lingvaj institucioj kaj la plej prestigxaj
vortaroj ne rekomendas aliajn eblecojn;

- ke Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Hispana Esperanto-Federacio, same
kiel gxenerale la tuta Esperanto-movado, decide alpasxu kaj alprenu
firman starpunkton por la defendo de la plej malfavorataj homgrupoj,
des pli en lingvaj aferoj.


En Retlando, junio 2002







Lun, 17 de Jun, 2002 10:02 am

halos@...
Enviar mensaje Enviar mensaje

Reenviar Mensaje #340 de 940 |
Desplegar mensajes Autor Ordenar por fecha

Karaj, Surbaze de diversaj plendoj, nelaste de Pau Climent el Marina Baixa, oni antauxvidas lancxi la cxi-suban manifeston post kelkaj tagoj. Temas pri malneto...
Hèctor Alòs i...
halos@...
Enviar mensaje
17 de Jun, 2002
10:02 am
Avanzado

Copyright © 2009 Yahoo! Todos los derechos reservados.
Política de Privacidad Actualizada - Condiciones del servicio - Directrices - Ayuda