Estimataj,
Jen la kolektiva letero kun la tajpkorektoj enkodukitaj de Ramon. Se mi
ne mismemoras, estas nur ses subskribintoj kaj ankaux Kataluna
Esperanto-Asocio ne aligxis al gxi. Estas vere tre magra aligxado.
Cxar la tempo premas, mi planas sendi gxin cxi-vespere kaj al SAT kaj al
HEF kaj kopie al ret-info ( ret-info@... ) por diskonigo.
Kore,
Hektor
-----------------------
La subskribintoj
rimarkas, ke
- Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Hispana Esperanto-Federacio uzadas
nur la hispanlingvan nomon "Alicante" kaj ties esperantigon "Alikanto"
por aludi al la urbo gastigonta siajn kongresojn julie, respektive
auxguste;
- ke ili uzadas ekskluzive hispanajn formojn por nomoj de aliaj urboj,
vilagxoj, stratoj, bankoj, ktp. de la kongreslando;
atentigas, ke
- la Valencia Komunumo estas oficiale dulingva, en kiu la valencia
lingvo estas
1) parolata de plimulto de la logxantaro;
2) multaspekte en minoritata situacio pro malhelpoj, cxikanoj kaj
malpermesoj de la diversaj regantaroj preskaux seninterrompe dum la
lastaj tri jarcentoj;
- kaj konkrete en la kongresurbo
1) la valencia estas historie la cxefa lingvo;
2) la oficialaj nomoj estas kaj la valencia Alacant kaj la hispana Alicante;
substrekas, ke
la Esperanto-movado subtenas kaj favoras la lingvan diversecon, laux la
Manifesto
de Prago;
konsideras, ke
la esperanto-movado, kiel lingva movado kontrauxanta cxiajn lingvajn
perfortojn kaj favoranta la lingvajn demokration kaj diversecon, devas
decide subteni la plej malfavoratajn kaj malfortajn homgrupojn kaj
sekve lingvojn;
memorigas, ke
simila situacio okazis ankaux dum la preparlaboroj de la Universala
Kongreso en Valencio en 1993, kio vekis diversajn protestojn;
kaj aparte plej bedauxras,
ke la esperanto-movado sidas antaux simila problemo dek jarojn poste,
sen alpreno de progresemaj starpunktoj, sed simple akceptas la legxon
de la plej forta, ecx en lingvaj aferoj, kie la esperantistoj estas
lauxdire pli sentemaj kaj avangardaj;
kaj pro tio petas, ke
- la loknomoj uzataj en la diversaj informiloj kaj revuoj estu la
originalaj kaj oficialaj, nome Alacant, València k.s.; okaze de
esperantigo de loknomo, gxi estu el la originala, nome Alakanto k.s.,
almenaux dum la esperant-lingvaj institucioj kaj la plej prestigxaj
vortaroj ne rekomendas aliajn eblecojn;
- ke Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Hispana Esperanto-Federacio, same
kiel gxenerale la tuta Esperanto-movado, decide alpasxu kaj alprenu
firman starpunkton por la defendo de la plej malfavorataj homgrupoj,
des pli en lingvaj aferoj.
Barcelono, junio 2002
Hektor ALOS
Pau CLIMENT
Joan INGLADA
Neus MOLY
Ramon PERERA
Llibert PUIG