Kompreneble mi ankaù volas subskribi. Mi ankaù tre sxatas
la "tomakon"!
Ferriol Macip i Bonet
> Estimataj,
>
> Jen la kolektiva letero kun la tajpkorektoj enkodukitaj
de Ramon. Se mi
> ne mismemoras, estas nur ses subskribintoj kaj ankaux
Kataluna
> Esperanto-Asocio ne aligxis al gxi. Estas vere tre magra
aligxado.
> Cxar la tempo premas, mi planas sendi gxin cxi-vespere
kaj al SAT kaj al
> HEF kaj kopie al ret-info ( ret-info@... ) por
diskonigo.
>
> Kore,
> Hektor
>
> -----------------------
>
> La subskribintoj
>
> rimarkas, ke
>
> - Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Hispana Esperanto-
Federacio uzadas
> nur la hispanlingvan nomon "Alicante" kaj ties
esperantigon "Alikanto"
> por aludi al la urbo gastigonta siajn kongresojn julie,
respektive
> auxguste;
>
> - ke ili uzadas ekskluzive hispanajn formojn por nomoj de
aliaj urboj,
> vilagxoj, stratoj, bankoj, ktp. de la kongreslando;
>
> atentigas, ke
>
> - la Valencia Komunumo estas oficiale dulingva, en kiu la
valencia
> lingvo estas
> 1) parolata de plimulto de la logxantaro;
> 2) multaspekte en minoritata situacio pro malhelpoj,
cxikanoj kaj
> malpermesoj de la diversaj regantaroj preskaux
seninterrompe dum la
> lastaj tri jarcentoj;
>
> - kaj konkrete en la kongresurbo
> 1) la valencia estas historie la cxefa lingvo;
> 2) la oficialaj nomoj estas kaj la valencia Alacant kaj
la hispana Alicante;
>
> substrekas, ke
>
> la Esperanto-movado subtenas kaj favoras la lingvan
diversecon, laux la
> Manifesto
> de Prago;
>
> konsideras, ke
>
> la esperanto-movado, kiel lingva movado kontrauxanta
cxiajn lingvajn
> perfortojn kaj favoranta la lingvajn demokration kaj
diversecon, devas
> decide subteni la plej malfavoratajn kaj malfortajn
homgrupojn kaj
> sekve lingvojn;
>
> memorigas, ke
>
> simila situacio okazis ankaux dum la preparlaboroj de la
Universala
> Kongreso en Valencio en 1993, kio vekis diversajn
protestojn;
>
> kaj aparte plej bedauxras,
>
> ke la esperanto-movado sidas antaux simila problemo dek
jarojn poste,
> sen alpreno de progresemaj starpunktoj, sed simple
akceptas la legxon
> de la plej forta, ecx en lingvaj aferoj, kie la
esperantistoj estas
> lauxdire pli sentemaj kaj avangardaj;
>
> kaj pro tio petas, ke
>
> - la loknomoj uzataj en la diversaj informiloj kaj revuoj
estu la
> originalaj kaj oficialaj, nome Alacant, València k.s.;
okaze de
> esperantigo de loknomo, gxi estu el la originala, nome
Alakanto k.s.,
> almenaux dum la esperant-lingvaj institucioj kaj la plej
prestigxaj
> vortaroj ne rekomendas aliajn eblecojn;
>
> - ke Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Hispana Esperanto-
Federacio, same
> kiel gxenerale la tuta Esperanto-movado, decide alpasxu
kaj alprenu
> firman starpunkton por la defendo de la plej malfavorataj
homgrupoj,
> des pli en lingvaj aferoj.
>
>
> Barcelono, junio 2002
>
>
> Hektor ALOS
> Pau CLIMENT
> Joan INGLADA
> Neus MOLY
> Ramon PERERA
> Llibert PUIG
>
>
>
>
>
> La utilización de Yahoo! Grupos está sujeta a su
aceptación de las
> Condiciones del servicio
(http://es.docs.yahoo.com/info/utos.html) asÃ
> como de la PolÃtica de privacidad
(http://privacy.yahoo.com/es/).
>
>
>
Ferriol Macip i Bonet
ferriolmacip@...
---------------------------------------------
Aquest missatge ha estat enviat des del servei
de correu gratuït de VilaWeb. http://correu.vilaweb.com
Aquest servei és públic i, per tant, el contingut
del missatge no té cap relació editorial amb VilaWeb.