Salut!
Se eblas mi ankaux subskribos. Hektor, se vi kredas ke tio utilos, vi
povas mencii apud mia nomo ke mi estis vicprezidanto de TEJO, se vi taksas
tion stulta do ne menciu
>Kompreneble mi ankaù volas subskribi. Mi ankaù tre sxatas
>la "tomakon"!
>
>Ferriol Macip i Bonet
mi preferas la keraijon...
Miquel Gómez i Besòs
>
>
>
>> Estimataj,
>>
>> Jen la kolektiva letero kun la tajpkorektoj enkodukitaj
>de Ramon. Se mi
>> ne mismemoras, estas nur ses subskribintoj kaj ankaux
>Kataluna
>> Esperanto-Asocio ne aligxis al gxi. Estas vere tre magra
>aligxado.
>> Cxar la tempo premas, mi planas sendi gxin cxi-vespere
>kaj al SAT kaj al
>> HEF kaj kopie al ret-info (
ret-info@... ) por
>diskonigo.
>>
>> Kore,
>> Hektor
>>
>> -----------------------
>>
>> La subskribintoj
>>
>> rimarkas, ke
>>
>> - Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Hispana Esperanto-
>Federacio uzadas
>> nur la hispanlingvan nomon "Alicante" kaj ties
>esperantigon "Alikanto"
>> por aludi al la urbo gastigonta siajn kongresojn julie,
>respektive
>> auxguste;
>>
>> - ke ili uzadas ekskluzive hispanajn formojn por nomoj de
>aliaj urboj,
>> vilagxoj, stratoj, bankoj, ktp. de la kongreslando;
>>
>> atentigas, ke
>>
>> - la Valencia Komunumo estas oficiale dulingva, en kiu la
>valencia
>> lingvo estas
>> 1) parolata de plimulto de la logxantaro;
>> 2) multaspekte en minoritata situacio pro malhelpoj,
>cxikanoj kaj
>> malpermesoj de la diversaj regantaroj preskaux
>seninterrompe dum la
>> lastaj tri jarcentoj;
>>
>> - kaj konkrete en la kongresurbo
>> 1) la valencia estas historie la cxefa lingvo;
>> 2) la oficialaj nomoj estas kaj la valencia Alacant kaj
>la hispana Alicante;
>>
>> substrekas, ke
>>
>> la Esperanto-movado subtenas kaj favoras la lingvan
>diversecon, laux la
>> Manifesto
>> de Prago;
>>
>> konsideras, ke
>>
>> la esperanto-movado, kiel lingva movado kontrauxanta
>cxiajn lingvajn
>> perfortojn kaj favoranta la lingvajn demokration kaj
>diversecon, devas
>> decide subteni la plej malfavoratajn kaj malfortajn
>homgrupojn kaj
>> sekve lingvojn;
>>
>> memorigas, ke
>>
>> simila situacio okazis ankaux dum la preparlaboroj de la
>Universala
>> Kongreso en Valencio en 1993, kio vekis diversajn
>protestojn;
>>
>> kaj aparte plej bedauxras,
>>
>> ke la esperanto-movado sidas antaux simila problemo dek
>jarojn poste,
>> sen alpreno de progresemaj starpunktoj, sed simple
>akceptas la legxon
>> de la plej forta, ecx en lingvaj aferoj, kie la
>esperantistoj estas
>> lauxdire pli sentemaj kaj avangardaj;
>>
>> kaj pro tio petas, ke
>>
>> - la loknomoj uzataj en la diversaj informiloj kaj revuoj
>estu la
>> originalaj kaj oficialaj, nome Alacant, València k.s.;
>okaze de
>> esperantigo de loknomo, gxi estu el la originala, nome
>Alakanto k.s.,
>> almenaux dum la esperant-lingvaj institucioj kaj la plej
>prestigxaj
>> vortaroj ne rekomendas aliajn eblecojn;
>>
>> - ke Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Hispana Esperanto-
>Federacio, same
>> kiel gxenerale la tuta Esperanto-movado, decide alpasxu
>kaj alprenu
>> firman starpunkton por la defendo de la plej malfavorataj
>homgrupoj,
>> des pli en lingvaj aferoj.
>>
>>
>> Barcelono, junio 2002
>>
>>
>> Hektor ALOS
>> Pau CLIMENT
>> Joan INGLADA
>> Neus MOLY
>> Ramon PERERA
>> Llibert PUIG
Miquel Gómez i Besòs