Kara Ferran,
Mi tre pardonpetas, sed ni ne konfuzu la aferojn. La mesagxo estas
skribita en tute fusxa esperanto; tio estas fakto. La reago de António
certe ne estas tre gxentila, sed vi devas kompreni, ke cxie estas homoj,
kies lingva estimo ne permesas, ke texto esquribita quier ain eztu
tameng hratulingda. (Simila protesto estigxis en la alia listo, cetere,
pri katalunlingva mesagxo de Lluís Garcia - en tute malnorma hispanizita
lingvajxo)
Kompreneble via (kredeble) mesagxo ne atingis tiun nivelon, sed, laux mi
jxus vidis, gxi proksimas de teruro. Se vi deziras sendi ion "oficialan"
al iu listo, estus bone gxin pli bone kontroli aux kontroligi, cxar
estas risko, ke pro tiuj lingvaj eraroj interesa propono farigxu
malplacxa aux apenaux komprenebla. Sendu al mi tiajxojn, mi plezure
provlegos laux miaj ebloj. Kaj intertempe, estus bone trejni vian
lingvon, se la familiaj devigoj tion plu permesas.
Amike,
Hektor
Ferran Marin i Ramos wrote:
>Estas mesagxoj kiel la via, kiuj senkuragxigas la novajn parolantojn. Mi ne
>povas permesi tiajn komentojn, precipe kiam nia lingvo defendas "lingvan
>egalecon".
>Vere amike.
>Ferran
>