Karaj,
Eble la lingva ateliero, en Barcelono, iom vin tentas, sed la distanco
aux maloportuna tempo malebligas vin partopreni. Fakto estas, ke parto
de la materialo estas rete havebla kaj laux la jama (eta sed kelka)
sperto multo fareblas interrete. Do se vi interesigxas pri ioma
partopreno, nepre sciigu.
Por via scio, mi klarigas, kiel funkciis la du unuaj sesioj (kun kvin
"lernantoj" - ni diru):
Ni komencis novembre kaj transdonis bibliografion (manuskripton de
Antonio Valén), Pri Esperanta Tradukarto (prelegaron de Fernando de
Diego), postparolon de la hispana eldono de Obabakoak por traduki, kaj
plurajn tekstojn por korekti.
En la pasintsemajna sesio, ni parolis pri la taskoj kaj transdonis
novajn: pliaj tekstojn por korekti, la unuan cxapitron de "La arbo de la
sciado" por traduki kaj komparon de tri tradukoj de D-ro Jekyll kaj S-ro
Hyde.
La venontaj sesioj estos pli-malpli tiaj: analizado, tradukado kaj
korektado.
La cxefa ideo konsistas en tio, ke oni ne partoprenu prelegojn, sed tute
praktike plispertigxu, analizante bonajn verkistojn kaj komparante niajn
hejmtaskojn, unujn kun la aliaj. Kiel ekzemplo, mi sendas tiun trioblan
tradukon de Atxaga (la taskojn mi petas ricevi antaux la sesio por povi
ilin tauxge prezenti, kaj surbaze de tio ni laboris pasintan merkredon).
Pro tio, fakte ju pli da partoprenantoj, des pli interese.
Aliflanke, mi cxiam substrekas, ke mi tre konscias, ke la hejmtaskoj
estas multaj, sed cxiu faro laux siaj ebloj. Pri "La arbo de la sciado",
ekzemple, la interkonsento estas, ke cxiu traduku ion - ecx se nur
alineon: tamen pli bone malmulte sed profunde, ol multe sed suprajxe.
Jen do, mi ne plu tedas vin per miaj marotoj.
Se iu interesigxas, bonvolu sin turni al mi.
Kore,
Hektor