Estimataj,
Mi informas vin, ke de nun mi transprenas la redaktorecon de Kataluna
Esperantisto.
Mi ne kalkulas enkonduki grandajn sxangxojn en la revuo: gxi plu estos
trimonata kaj longos 8 aux 12 pagxojn. Gxia ekstera aspekto apenaux
sxangxigxos dum la kuranta jaro.
Mi esperetas ricevi kunlaborajxojn. Se iu sendas raporteton pri arangxo,
libro aux kio ajn, mi dankos - ecx se gxi ne rilatas al esperanto.
Informojn pri ekolingvismo aux lingva (mal)egaleco (naci- aux
internacilingvajn) mi aparte aprezos. Mi dezirus okupigxi ankaux pri
materialoj por progresantoj, sed konscias, ke mi neglektis cxi fakon en
la lastaj jaroj; do helpon pri tiu afero mi duoble bonvenigos.
Cetere, se iu pro nekredebla hazardo deziras farigxi konstanta
kunlaboranto kaj okupigxi pri revu-angulo (ne nepre cxiunumere), nu,
sxli malebriigxu kaj, se tio plu dauxras, nepre sciigu.
Malkiel en mia antauxa sperto cxi-faka, mi klopodos akurati. Principa
redakto-fino estos meze de cxiu kalendara trimestro: en la 15aj tagoj de
februaro, majo, auxgusto kaj novembro.
Amike,
Hektor