[mi cxefe pensas pri António, Ferriol, Lluís kaj Ferran, sed eble aliaj
havas informojn pri tio]
Karaj,
Kiel vi jam scias, denove, post ses jaroj, mi decidis repreni la
redaktorecon de Kataluna Esperantisto.
Nu, mi sxatus, kiel en mia antauxa periodo, tenadi rubrikon pri
ekolingvismo (cxefe etaj novajxoj en la kataluna). Se vi legus aux
trafus intesajn novajxojn, nepre sciigu min. Aux se vi konas iu(j)n
listo(j)n - prefere ne tre bruajn - pri tiaj aferoj, de kie mi povus
cxerpeti informojn, bonvolu diri.
Koran dankon.
Amike,
Hektor