Karaj,
Post interkonsento de la estraro, la Asembleo de KEA okazos unu semajnon
post la anoncita tago. La nova dato estas la 22a de februaro.
La celo estas permesi (ecx instigi), ke cxiuj membroj povu partopreni la
manifestacion kontraux la milito en Irako gxuste en la samaj dato kaj
horo, kiam ni kunvokis la asembleon: la 15an de februaro je la 17a en
Cinc d'Oros, Barcelono.
La nova kunvokilo estis hodiaux merkrede sendita al la tuta membraro per
helikposxto.
Pliaj informoj pri la manifestacio:
http://www.fundacioperlapau.org/Iraq/index.htm
Kore,
Hektor