Por helpi al la aktivigo de la asocio, la estraro de KEA decidis dungi
oficiston. Oni celas, ke gxiaj taskoj tute ne anstatauxu tiujn de la
nunaj aktivuloj, sed, male, ke gxi kompletigu ilin kaj largxigu la
rondon de kunlaborantoj. Inter aliaj, informado kaj la organizado de
arangxoj devus tre senteble plibonigxi.
Tiu animanto de la asocio, laboros duontempe, plejparte en sia hejmo,
kun elasta horaro. Oni postulas bonajn sciojn de la kataluna kaj de
esperanto kaj sperton en la uzado de komputilo (cxefe de verkilo kaj
posxtilo). Kono de euxrop-unia lingvego (angla, franca aux germana)
estas dezirinda, same kiel oni alte taksos sciojn pri verkado de
retpagxoj aux kompostado. La kandidato devos montri iniciatemon, cxar
kvankam la estaro fiksos laborplanon kaj tre regule kontrolos la faritan
kaj farotan laboron, la sperto pruvas, ke memstara laboranto devas havi
tiun kvaliton.
La dungoto laboros cxirkaux kvinonon de la tempo por la humanitara
organizo Espero, kiu kunfinancos la dungadon.
La salajro estos malalta. Ni esperas, ke post unu jaro, per la kresko de
la enspezoj danke al la laboro de la dungoto, gxi povos iom altigxi.
Elekto de kandidato okazos inter la fino de novembro kaj komenco de
decembro. Enpostenigxo, je la 1a de januaro 2004.
Interesitoj bonvolu kontakti la sekretarion de KEA antaux la 15a de
novembro. Ili sendu mallongan viv-protokolon en esperanto al
kea@... aux al la posxta adreso de la asocio (Apartat 1008,
08200 Sabadell).
Kataluna Esperanto-Asocio