Hierau La (sin)Razón www.larazon.es, en sia kultura fakpagho, publikis rezulton de enketo:
La usonanoj apogas la oficialigon de la angla
Kvar el chiu kvin usonanoj favoras al adopto de la angla kiel oficialan lingvon de Usono, lau sondado publikigita far "US English", grupo defendanta leghoiniciaton tiucelan. La sondado, ellaborita de la instituto Zogby International, montras ke 82% el la civitanaro favoras al la angla kiel solan oficialan lingvon de la lando. Oni apogas tiun proponon homogene, sendepende de raso, sekso, religio au vivnivelo. Ech en la hispanamerika komunumo, la plej multnombra minoritato de la lando, plej multaj homoj apogas la iniciaton.
Charles B. Molyn