Kara Christian,
Dankon pro via raporto en nia_listo. Tamen kelkopo, kiu iom poste
pridiskutis la prezentajxon, havis kelkajn gravajn dubojn pri diversaj
aspektoj de la projekto: iuj detaloj sxajnis aparte fusxaj. Por la
momento mi ne deziras diskonigi tiujn sedojn, gxis ni pli profunde
diskutos interne, kaj aliflanke mi petas ilin ne diskonigi eksteren,
cxar mi ne sxatus malhelpi la projekton, almenaux dum ni ne prenas
firman starpunkton, se ni entute faras tion. Cxar vi estos cxe ni
cxi-semajne, eblos pli bone kune diskuti tion: ni eble bezonas iom da
entuziasmo en nia skeptikega kaj malfidema rondeto (koterio, iu iam
nomis nian kunularon).
Amike,
Hektor