Saluton,
Ankaux mi, mi trovis la raporton de Kristian tute jxusta.
Estas vere ke, kiam oni auxdas Flavio, oni deziras vere ke tio funkcios. Li scxias bonege paroli kaj vendi sian projekton.
Sed kiam mi auxdis sabate vespere la postbabiladon, mia entuziasmo estis iomete falita.
Sed mi opinias ke tio ne engagxas multe ni kaj ni ne riskas multe ( nur iom da mono, se oni devas nur 25 euroj.) sed, aliflanke, povas esti revo kiu povos eble esti realizita.
Do, se ecx tio ne realizos, cxu tiu revo ne valoras 25 euroj ?? :-))
Li prelegos tiun vesperon al Tuluzo kaj mi rakontos kiu estas la entuziasmo al Tuluzo.
Mi certe ne malhelpos lin kaj mi organizis la morgaux tagon por ke li povu renkonti la Okcitanistojn kun JoMo pri sia portalo: Gxangalo.
Gxis.
Sylvie.
----- Original Message -----From: Hèctor Alòs i FontTo: KristianSent: Monday, February 16, 2004 8:19 AMSubject: [esperpentu] Re: Flavio Rebelo prelegis en Monpljero.Kara Christian,
Dankon pro via raporto en nia_listo. Tamen kelkopo, kiu iom poste
pridiskutis la prezentajxon, havis kelkajn gravajn dubojn pri diversaj
aspektoj de la projekto: iuj detaloj sxajnis aparte fusxaj. Por la
momento mi ne deziras diskonigi tiujn sedojn, gxis ni pli profunde
diskutos interne, kaj aliflanke mi petas ilin ne diskonigi eksteren,
cxar mi ne sxatus malhelpi la projekton, almenaux dum ni ne prenas
firman starpunkton, se ni entute faras tion. Cxar vi estos cxe ni
cxi-semajne, eblos pli bone kune diskuti tion: ni eble bezonas iom da
entuziasmo en nia skeptikega kaj malfidema rondeto (koterio, iu iam
nomis nian kunularon).
Amike,
Hektor