----- Original Message -----Saluton estimata s-ro Carles.
Mi estas prezidanto de E-Asocio de Tagxikio.
Tagxikio estas lando en Meza Azio, respubliko en iama Sovetio.
Cxi momente mi trovigxas en Germanio. La 15-an de marto mi planas vojagxi al
via bela lando. Unue mi planas veni al Barselono. Planas poste viziti Valension kaj
Madridon. Min akompanos mia edzino. La 1-an de aprilo ni forflugos el Hispanio.Mi trovis vian adeson en La Pasporta servo. Sur la pagxo 163 trovigxas ankau mia
adreso. Mi volus scii, cxu vere eblas tranokti cxe vi?
Estus ege bone renkonti aktivulojn de via E-movado. Mi povus multe rakonti pri la historio de mia lando, nuntempa situacio, montri lumbildojn pri nia naturo kaj e-filmon pri Tagxikio! .Atendante baldauan respondon, mi kore salutas vin .
Amike
Firdaus ShukurovTel. en Berlino: 49/ 30/4543968
Retadreso: kostano@...