Saluton Karaj,
chu iu povas doni informojn al Roman pri la menciitaj aferoj?
danke,
Karles
kar2@...
www.esperanto-ct.org
-ne al la milito-
----- Original Message -----
From: "Roman Dobrzyñski" <rodob@...>
To: <kar2@...>
Sent: Tuesday, March 09, 2004 11:10 PM
Subject: Roman el Pollando
> Estimata Samideano,
> Mi estas Roman Dobrzynski, jhurnalisto de la Pola TV. Rekomendis Vin al mi
> mia amiko Augusto Casquero. La 12-an de marto mi forflugas de Varsovio al
> Valencia, la 20-an mi iros al Madrido kaj sekve al Bilbao. Proksimume la
> 29-an de marto mi intencas iri al Gibraltar kaj Ceuta. Mi shatus viziti
mian
> "predilektan"urbon Barcelona, sed nun mi ne scias precize, kiam mi pvus
> veni. Chiukaze mi povas reflugi al Pollando au de Valencia au de Barcelona
> la 9-an de aprilo. Povas esti, ke mi povus veni kelkajn tagojn pli frue al
> Barcelona. Tiam estos la Semana Santa. Chu en Barcelona okazas interesaj
lau
> filma vidpunkto aranghoj (procesioj) kiel en la suda Hispanio? Chu okazas
io
> speciala en Montserrat? Ankorau unu demando: chu estas vero, ke oni
starigis
> en Barcelona iun centron honore al Salvador Dali?
> Korajn salutojn!
> Amike Roman
>