HojasSal. karaj,
la madrida krimego devigis min rekonsideri miajn planojn. Do, mi
interkonsentis kun Etsuko partopreni la manifestacion de Barcelono. Se iu
esperantisto deziras kuniri, la rendevuo estas je la 18 h. en Barcelona
Esperanto-Kontaktejo. Ni kune decidos chu partopreni kiel simplaj homoj au
kiel esperantistoj ( mi konservas la afishon "KATALUNIO SOLIDARA/CATALUNYA
SOLIDARIA" kaj disponas pri bruststeletoj kaj gluajhoj).
Mia telefonnumero daure estas:
93 246 37 36
Karles
Noto:
Etsuko (japanino el Kioto) shatus pluvojaghi tra Hispanio , chefe norde lau
la vojo de Santiago, sed li malsukcesis kontakti esperantistojn. Shi
akceptos proponojn kaj invitojn dum shia feriado che ni.
Mi transdonos al shi viajn ideojn kaj sugestojn, dankon.
Karles
kar2@...
www.esperanto-ct.org
-ne al la milito-