Karaj geamikoj,
Post la konsiderinda kreskado de la esperanto-kursoj en Katalunio,
Kataluna Esperanto-Asocio aran^gas sian unuan 2005-an renkonti^gon
orientitan al interkonati^go de novuloj kun esperantistoj movademaj kaj
nemovademaj. Ni celas renkonti^gi kiel eble plej multaj esperantistoj,
kaj kunigi la novajn esperanto-lernantojn kie ni povos interkonati^gi,
lerni au plibonigi la lingvon ludante, partopreni intensivan kurson,
koni la plej interesajn iniciatojn de la esperanto-movado (aran^gojn,
eldona^jojn, diskojn...), trinki, kanti, festumi kaj dibo^ci esperante.
^Cia propono estos bonvena.
Kvankam la programo ^sajnas orientita al gejunuloj, estus ege interesa
la partopreno de ^ciua^gaj geesperantistoj por ke la inter^san^go de
spertoj kaj anekdotoj estu la plej interesa okaza^jo de la aran^go.
La renkonti^go okazos en Mataró, 30 kilometrojn norde de Barcelono kaj
sufi^ce bone komunikita, trajne, buse kaj ^sosee. Konsiderante la
ekzamen-periodon de la studentoj, ^gi okazos dum la semajnfino de la 5a
kaj 6a de marto, kvankam oni intencos eki vendrede la 4an posttagmeze.
Ali^gilo el^suteblas el:
http://www.esperanto-ct.org/material/aligxilomataro.pdf
Vi ankau povas ali^gi rekte rete:
http://www.esperanto-ct.org/c/alighilomataro2004.html
Bonvolu konfirmi vian partoprenon kiel eble plej frue por rezervi la
lokojn en la komforta kaj gastema gastejo.
Bonvolu ankau diskonigi tiun aran^gon
Amike salutas vin,
Ferriol Macip i Bonet
Kataluna Esperanto-Asocio