Entrar
¿Usuario nuevo? Regístrate
esperpentu · dissendlist' por distre diskuti, ridigil' kun reagaj ridindoj, amuzuj' per amika alidiro
? ¿Ya estás suscrito? Entrar en Yahoo!

Consejos de Yahoo! Grupos

¿Sabías que...?
Puedes añadir enlaces en tu web relacionados con tu grupo.

Mensajes

  Mensajes Ayuda
Avanzado
Bonvenon al senviza Ukrainio!   Lista de mensajes  
Responder | Reenviar Mensaje #876 de 940 |
12-a Internacia festivalo de E-kanto "Velura Sezono"
18-25-an de junio, Jalta (Ukrainio)

Postfestivalo: turista marsxo 26-30-an de junio
lauxlonge de la pitoreska marbordo de orienta Krimeo



Jalta estas cxefa urbo de Suda Bordo de Krimeo - mallargxa terstrio cxe
la Nigra maro. Norde kontraux ventoj gxin sxirmas montoj, sude karesas la
maro. Tial gxi estas vera klimata rezervejo, perlo de la lando. Pro saniga
mediteranea klimato gxi estas populara ripozcentro ankaux por eksterlandaj
turistoj. Jalta estis unu el luliloj de la internacia pionira E-movado(en
la urbo estas du memortabuloj omage al famaj pioniroj de E-movado).



En la programo
Koncertoj, E-kursoj, ekskursoj, turistaj marsxoj, Nokta barda kafejo,
E-diskoteko en urba dancejo,
E-universitato(muzika E-kulturo, E-mondvojagxantoj)

La koncertoj okazas sur la cxefa urboplaco kaj en granda halo de urba
Kultura Centro. Krome, okazas vesperaj improvizaj koncertoj sur la kajo
cxemare, dum kiuj ni allogas publikon al la koncertoj en la halo kaj
disdonas flugfoliojn pri esperanto. Inter la artistoj estos la steluloj
JoMo(Francio), Pavel Mojxajev kaj Pavel Koroteno(Ukrainio) k.a. La
festivalon post 3-jara mondvojagxo planas partopreni pola E-paro Majxena kaj
Vojtek.
Krimeo havas amason de vizitindaj lokoj, al kiuj vi povas ekskursi.
Dum la ekskursoj vizitoj al muzeoj por la festivalanoj estas senpagaj.



kotizoj(surloke en euxroj)

invititaj artistoj - senpage

partoprenantoj el eksa Sovetio - 8 , el eksaj socialistaj landoj - 15, el
aliaj landoj - 30



Bazejo - komunlogxejo de supera profesia lernejo en urboparto Massandra,
proksime al la urbocentro. Apudas vendejo, ne malproksimas plagxoj
(senpagaj).
Logxado en sekcioj: en 2-4 litaj cxambroj kun dusxejo kaj necesejo -4 ? por
logxantoj de eksa Sovetio, 6 ? - por aliaj.

Mangxado (malmultekosta) lau la cxiutaga antauxmendo en mangxejo de la
lernejo.



WWW.JALTAESPERO.NAROD.RU








[Se han eliminado los trozos de este mensaje que no contenían texto]




Do, 12 de Mar, 2006 10:34 pm

tero@...
Enviar mensaje Enviar mensaje

Reenviar Mensaje #876 de 940 |
Desplegar mensajes Autor Ordenar por fecha

12-a Internacia festivalo de E-kanto "Velura Sezono" 18-25-an de junio, Jalta (Ukrainio) Postfestivalo: turista marsxo 26-30-an de junio lauxlonge de la...

tero@...
Enviar mensaje
12 de Mar, 2006
10:33 pm
Avanzado

Copyright © 2009 Yahoo! Todos los derechos reservados.
Política de Privacidad Actualizada - Condiciones del servicio - Directrices - Ayuda