Saluton al vi cxiuj.
Estas neniu sekreto mia konstanta silento antaux la kutima esperantismo kaj la kutima anarkiismo.

La kialo estas travidebla: la koteriojn, la sektecon, la malesperon, la sxafarbeadon, la silentadon de la disopiniantoj, la mankon da analizo kaj la veismon mi ne amas.
Kaj tiuj trajtoj estas tipaj cxe la esperantismo kaj cxe la anarkiismo.
Ekzemple: la supersignoj estas konstanta barilo por skribi planlingvon. Kaj ili estas superfluaj, ili ne necesas; ja dudek ses fonemoj estas pli ol suficxaj por planlingvo, do la cxiam tajpebla basa latina alfabeto suficxas.
Sed se mi skribos Esperanton cxi tie per fonetika alfabeto komplete fonetika, sendube mi estos insultita kaj probable elpusxita, tiel montrante tiom la manko da planlingva scienco kiom la manko da liberalismo de la pretendataj "liberecanoj". Mi nuancas ke mi ne apogas la pseuxdofonetikan ortografion de la lingvo Ido (kun digrafoj, difonoj, ambigueco de la akcentado, kaj tiel plu), sed veran fonetikan ortografion, kun unu sola litero por cxiu fonemo kaj kun unu sola fonemo por cxiu litero. La reduktado de la lingvo Esperanto al maksimume dudek ses fonemoj estas facila simplante la parojn c/cx, gx/jx, h/hx, i/j, u/ux al unusola fonemo por cxiu paro. Kiel sciite, cxi tiuj paroj reprezentas praktike nur alofonojn, ne duojn da fonemoj kun reala distingo semantika. La maloftajn homonimojn kiuj aperus oni klarigus simple enkondukante aliajn internaciajn radikojn; tiel anstataux horo/hxoro/koro ni havus la formojn horo/koruso/kardio, ankaux tre internaciaj kaj ecx pli rekoneblaj.
Kurte dirite: mi akceptas kunlabori cxe liberecanaj kaj progresemaj etosoj (finfine mi estas liberecana komunisto), sed kun neniu cenzuro pro miaj planlingvaj formoj nek pro miaj ideoj. Oni rajtas kritiki min, sed ne silenti min. Ekzemple, mi konstante diras ke monda interkompreno ne nur eblas per Esperanto, sed ankaux per Volapuko, Ido, Novialo, Ulango, kaj tiel plu. Kaj tio vekas indignon kutime cxe la sxafaro liberecana aux esperantista.
Mi proklamas: ne al la sxafaro, ne al la inkvizicio, jes al la individuo, jes al la liberalismo!
Amike, Aleksandro.
----- Originala mesagxo -----
SALUTON GEKARAJ!
Hodiaux, de Jakvo mi ricevis perposxte 111-an n-ron de Liberecana Ligilo.
Tio cxi, kio Jakvo skribis en antauxparolo vere estas dramata (sed bedauxrinde vera) afero. Fakte, en pasintaj n-roj de LoLo, kd-o Jakvo ankaux skribis pri kriza situacio en la rondo, se temas pri manko de kontribuoj, manko de tekstoj flanke de gekamaradoj...
Mi povas diri, ke la sama situacio okazas cxe eldonata de mi bulteno "Interhelpo" - manko de konstantaj kunlaborantoj (krom kelkaj esceptoj), ne parolante jam pri financa helpado (kiu cxe "Interhelpo" vere ne estas plej grava, cxar paperajn ekzemplerojn oni eldonas pli malmulte ol interretaj). De tempo al tempo mi havas financ-problemojn ke dissendi la paper ekz-erojn de "Interhelpo" al eksterlandaj gek-doj (kaj tie cxi, mi nun pardonpetas tiujn, kiuj atendas la ekzemplerojn - mi sendos ilin, ne timu!), sed plej malbona afero estas, ke reago je "Interhelpo" estas simle mizera - mi povas kompreni, ke iuj ne sxatas "Interhelpon", sed ili ecx ne skribas pri siaj kritikaj observoj. Iam mi ecx pensas, ke E-anarkiistaj revuoj estas legataj de logxantoj de Marso, kiuj ne scipovas reskribi la observojn al Tero.
Mi memoras, kiam antaux kelkaj jaroj mi unuafoje renkontigxias kun "LoLo"; tio cxi estis tempo, kiam mi ekkonis Espon kaj malpacience sercxis E-kontaktojn inter anarkiistoj. Gxis nun, "LoLo" estas por mi ege grava revuo kaj mi ne povas sin imagi, ke Jakvo sencxese havas problemojn kun - ja, NIA! - revuo kadre de tekstoj, observoj, pripensoj... Ja, Jakvo estas nur redaktoro, kaj kiel li skribis en 111-a n-ro, tio cxi ne estas lia propra gazeto; cxu ni vere ne kapablas kontribui per la artikoloj al kreado de tiu cxi bonega gazeto??? Kiel mi supozas, cxiu el ni, iel agadas, havas interesajn spertojn kaj konkretajn materialojn por disvastigi ilin dank'al "LoLo", cxu ne?
Mi ne kredas, ke ni, gekamaradoj, ne povus "refresxigi" "LoLon" kun grandega eldon-helpo de Jakvo, kiu fraras belegan laboron!
Ni pripensu la aferon!
Lukaso Wrobel - Interhelpo
dasein@...
www.esperanto.prv.pl
www.pendumito.republika.pl