Entrar
¿Usuario nuevo? Regístrate
ulango
? ¿Ya estás suscrito? Entrar en Yahoo!

Consejos de Yahoo! Grupos

¿Sabías que...?
Puedes buscar mensajes antiguos en un grupo.

Mensajes

  Mensajes Ayuda
Avanzado
Cxu dekstro cxu maldekstro?   Lista de mensajes  
Responder | Reenviar Mensaje #85 de 187 |
    Saluton al vi cxiuj.
    Mi legis lastatempe cxi tie kelkajn mesagxojn kontraux "la rugxuloj de la esperantismo".
    Miaopinie, politike, la termoj "rugxulo" kaj "dekstrulo" estas preskaux senvaloraj. Kiel maksimume, oni povas diri ke la dekstrismo estas iu tendenco pro religio kaj pro ricxuloj, kaj ke la rugxismo estas iu tendenco pro cxies partoprenado cxe la publikaj aferoj kaj pro evitado de la ekstrema malricxeco.
    Sed, praktike, eske kion konservi de tiu distingo? Ne multe.
    Cxe Centrameriko, ekzemple, la ekstremdekstruloj persekutis kaj persekutas la katolikan religion, kiel cxe multaj landoj la dekstruloj ne ekstremaj persekutas plurajn religiojn, kiel la Atestantojn de Jehovo. Cxe Birmanujo, la rugxuloj aux maldekstruloj favoris kaj favoras unu religion: la budismon; cxe Francujo la dekstruloj ecx perfortis la tradician netusxeblecon de la kristanaj pregxejoj por sercxi eblajn neregulajn enmigrintojn (do, ecx ne supozatajn krimulojn, nur eblajn ne registratajn fremdulojn). Hitlero, konata ekstremodekstrulo (eske vere dekstrulo?), estis ateisto. La religio, do, ne sxajnas bona distinganta kritero.
    Cxu la pozicio pro la malricxuloj estu la kritero? Dekstrulo aux malrugxulo kiel Bismarko kreis, en Germanujo, la socialan asekurecon. Maldekstrulo kiel Toni Blejro apogis la atakon kontraux Irakon, atakon kiu mortigis precipe la plej malricxulojn de tiu lando. Kaj tiel plu.
    Mi, kiu malkasxe evitas cxiun disciplinon de partio, kaj kiu malkasxe (kaj jxaluze) evitas cxiun dependecon sub koterio, eklezio, partio aux sindikato, opinias ke ja la vera politika distingo estas aliloke.
    La distingo estus, vere, inter la libero de penso kun la agnosko de la eternaj valoroj, iuflanke, kaj la auxtoritismo kun la konsidero de nur materiaj kaj portempaj valoroj, aliflanke.
    Mi favoras la liberon de penso, sen limoj, la partoprenadon de cxiu cxe la publikaj aferoj, ke cxiu mangxu cxiutage kaj la bredadon de la eternaj spiritualaj valoroj, malkasxe agnoskante ke la homoj ne estas egalaj cxe spirita disvolvo kaj ke neniu balotado rajtos, ekzemple, elimini la senmortecon de la spirito preter la korpa vivo.
    Mi ne scias cxu mia sinteno estas dekstra cxu maldekstra; kaj mu cxi tio ne gravas al mi!
    Mi finos per eta lingvistika nuanco: la tipaj esperantistoj eble estas tre rugxuloj, sed pri konataj difektoj de la lingvo esperanto (kiel la supersignoj aux la deviga akuzativo) kutime ili agas kiel la plej perfortemaj fasxistoj kaj inkvizitoroj. Aux kiel la plej stalinistoj, se vi preferas. Ni ne forgesu la lingvistikan laboron de Stalino, nek liajn teologiajn studojn.
    Mi uzas foje (precipe cxe dubindaj frazoj) la partikulon "eske" por la ekdemando kaj la partikulon "mu" por la ekekrio.
    Amike, Aleksandro.
 


Jue, 13 de Nov, 2003 12:11 pm

pracrito
Sin conexión Sin conexión
Enviar mensaje Enviar mensaje

Reenviar Mensaje #85 de 187 |
Desplegar mensajes Autor Ordenar por fecha

Saluton al vi cxiuj. Mi legis lastatempe cxi tie kelkajn mesagxojn kontraux "la rugxuloj de la esperantismo". Miaopinie, politike, la termoj "rugxulo" kaj...
pracrito
Sin conexión Enviar mensaje
13 de Nov, 2003
11:56 am
Avanzado

Copyright © 2009 Yahoo! Todos los derechos reservados.
Política de Privacidad Actualizada - Condiciones del servicio - Directrices - Ayuda